Egregious Thoughts
 
[Most Recent Entries] [Calendar View] [Friends View]

Wednesday, February 11th, 2004

    Time Event
    11:48p
    internaciaj domajnaj nomoj
    Lastan jaron, la IETF publikigis normon de internaciaj domajnaj nomoj, nomiĝas IDNA (angla: International Domain Names in Applications). Ĉi tiu normon konsistas el RFC 3490, RFC 3491, kaj RFC 3492.

    Interreta domajnaj nomoj nur uzas la signojn A-Z, 0-9, kaj "-" (streketo). Internaciaj nomoj (en Unikodo) tradukas al tiuj signoj per algoritmoj nomiĝas Nameprep kaj Punycode. La algoritmo Nameprep unue preparas la nomon per normaligas la literojn por evitas konfuzon. Ekzemple, la germana litero "ß" tradukas al "ss"; la litero "æ" tradukas al la du literoj "ae".

    La algoritmo Punycode estas malsimpla transformo kiu tradukas Unikodan nomon al ASCII-a nomo. Ekzemple, la nomo "ĝangalo.com" tradukas al "xn--angalo-o5a.com"; la japana nomo "理容ナカムラ.com" tradukas al "xn--lck1c3crb1723bpq4a.com". La prefikso "xn--" signas ke la nomo enkodiĝas kun Punycode. Ĉi tiu algoritmo minimumigas la grandeco de la ASCII-a nomo.

    Do, mi lastatempe registris la domajnan nomon "ĝangalo.com"* ĉe joker.com, ĉar mi scivolis kiel ĉi tiu metodo funkcias. Oni devas registri la nomon kun ASCII (ekzemple, "xn--angalo-o5a.com"). Ili havas ilon por traduki Unikodan nomon al ASCII-a nomo. Ĝi bone funkcias, nun mi havas retpaĝon ĉe ĝangalo.com kiu redirektas al la vera gxangalo.com.

    Tamen, ne ĉiu foliumilo subtenas internaciajn domajnajn nomojn. Mi scias ke ĉi tiu funkcias kun Mozilla Firefox, sed nek Internet Explorer nek Opera nek pli aĝa Mozilla funkcias. Ĉu ĝi funkcias kun via foliumo?

    * Se la proprulo de gxangalo.com volas, mi transdonos ĝangalo.com al li.

    << Previous Day 2004/02/11
    [Calendar]
    Next Day >>

My Website   About LiveJournal.com